La Espero
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko.
Per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu gxi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
gxi la homan tiras familion.
Al la mond' eterne militanta
gxi promesas sanktan harmonion.
reen