El la unua libro de lingvo Esperanto:

La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.

Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu alligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neutralan, al cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la cxiaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, - kaj la popoloj interproksimigxus kiel unu familio.

reen